William James Sidis
Aspekto
William James Sidis | |
---|---|
usona mirinfano | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de aprilo 1898 en Manhatano |
Morto | 17-a de julio 1944 en Bostono |
Mortokialo | Cerba sangado |
Lingvoj | angla • latina • franca • rusa • germana • hebrea • turka • armena • greka |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | jura altlernejo Harvard Universitato Harvard (–1914) |
Familio | |
Patro | Boris Sidis |
Patrino | Sarah Mandelbaum Sidis |
Okupo | |
Okupo | amatora matematikisto inventisto verkisto lingvisto antropologo historiisto pacaktivisto |
Verkoj | The Tribes and the States The Animate and the Inanimate |
TTT | |
Retejo | https://www.sidis.net/ |
William James Sidis (naskiĝis la 1-an de aprilo 1898, mortis la 17-an de julio 1944) estis usona mirinfano kun esceptaj matematikaj kapabloj kaj asertita kapablo de multaj lingvoj. Li mortis 46-jaraĝe pro cerba sangado.
Sidis tiom regis altan matematikon ke li prelegis ĉe la Matematika Klubo de Harvard pri kvara dimensio.
Lia planlingvo Vendergood
[redakti | redakti fonton]Li kreis la planlingvon Vendergood, kiun li priskribis en sia dua libro, angle titolita Book of Vendergood ("Libro de Vendergood"), kiun li skribis, kiam li aĝis 8 jarojn. La planlingvo baziĝas sur la latina kaj la greka, sed ankaŭ havas elementojn de la germana, la franca kaj aliaj latinidaj lingvoj. Ĝi havas dekduuman sistemon de kalkulado. Oni diras, ke ĝi estas pli facila kaj pli simpla ol Esperanto.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wallace, Amy (1986). The Prodigy: a Biography of William James Sidis, America's Greatest Child Prodigy. New York: E.P. Dutton & Co. ISBN 0-525-24404-2.